Isaiah 8

1Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur ĝi per homa skribilo: Rapidu akiri, baldaŭ rabado. 2Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn: la pastron Urija, kaj Zeĥarjan, filon de Jebereĥja. 3Kaj mi iris al la profetino, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj la Eternulo diris al mi: Donu al li la nomon: Rapidu-Akiri-Baldaŭ-Rabado. 4Ĉar antaŭ ol la knabo povoscios voki: Mia patro, kaj Mia patrino, la riĉaĵon de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaŭ la reĝo de Asirio. 5Kaj plue la Eternulo parolis al mi, dirante: 6Pro tio, ke ĉi tiu popolo malŝatis la akvon de Ŝiloaĥ, kiu fluas kviete, kaj ĝojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja: 7pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la reĝon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj ĝi leviĝos super ĉiujn siajn kuŝujojn kaj iros super ĉiujn siajn bordojn. 8Kaj ĝi enpenetros en Judujon, inundos, leviĝos, kaj atingos ĝis la kolo; kaj ĝi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel. 9Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi ĉiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos. 10Pripensu entreprenon, sed ĝi neniiĝos; parolu vortojn, sed ili ne plenumiĝos, ĉar kun ni estas Dio. 11Ĉar tiel diris al mi la Eternulo, tenante la manon sur mi, kaj Li instruis al mi, ke mi ne iru la vojon de tiu popolo, kaj Li diris: 12Ne nomu konspiro ĉion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion ĝi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru. 13La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura. 14Li estos sanktaĵo kaj ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la loĝantoj de Jerusalem. 15Kaj multaj falpuŝiĝos, kaj falos kaj rompiĝos, kaj enretiĝos kaj kaptiĝos. 16Ligu la ateston, sigelu la leĝon ĉe Miaj lernantoj. 17Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kaŝis Sian vizaĝon antaŭ la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li. 18Jen, mi kaj la infanoj, kiujn la Eternulo donis al mi, estas kiel signoj kaj atentigiloj en Izrael de la Eternulo Cebaot, kiu loĝas sur la monto Cion. 19Kaj se oni diros al vi: Demandu la antaŭdiristojn kaj la sorĉistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, ĉar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj: 20tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon. 21Ili irados sur ĝi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian reĝon kaj sian Dion, kaj rigardos supren. 22Kaj la teron ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon, premantan mallumon, kaj en la mallumon ili estos puŝataj.

Copyright information for Esperanto